-274
| 274 a.K. en la aliaj kalendaroj | |
|---|---|
| Gregoria kalendaro | 274 a.K. |
| Ab urbe condita | 480 |
| Armena kalendaro | N/A |
| Bahaa kalendaro | -2117 – -2116 |
| Barataj kalendaroj | |
| - Vikram Samvat | -218 – -217 |
| - Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | N/A |
| - Kalijugo | 2828 – 2829 |
| Budhisma kalendaro | 271 |
| Ĉina kalendaro | 2363 / 2423 – 2364 / 2424 – |
| Etiopa kalendaro | -281 – -280 |
| Franca respublika kalendaro | -2065 - -2064 |
| Hebrea kalendaro | 3487 – 3488 |
| Holocena kalendaro | 9727 |
| Irana kalendaro | 895 BP – 894 BP |
| Islama kalendaro | 923 BH – 921 BH |
| - Imperia jaro | Kōki 387 (皇紀387年) |
| - Japana nomo de erao (Jōmon) | 9727 |
| Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
| Korea kalendaro | 2060 |
| Tajlanda suna kalendaro | 270 |
En la jaro 274 antaŭ Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Pirho de Epiro revenas el Italio kaj Sicilio kaj invadas Makedonion venkante armeon de Antigono la 2-a kaj konkerante Supran Makedonion kaj Tesalion dum Antigono tenas la marbordajn makedonajn urbojn. La soldatoj de Antigono forlasas lin kaj Pirho estas deklarita Reĝo de Makedonio.
Romia Respubliko
- Magas de Kireno (Μάγας ὁ Κυρηναῖος) geedziĝas kun Apama, la filino de Antioĥo la 1-a Soter, reĝo de la helenisma Seleŭkia Imperio kaj uzas sian geedzecan aliancon por formi pakton por invadi Egiption. Li malfermas malamikecojn kontraŭ sia duonfrato Ptolemeo la 2-a, deklarante sian provincon Kireno sendependa kaj tiam atakas Egiption de la okcidento kiam Antioĥo la 1-a prenas la egiptajn kontrolitajn areojn en marborda Sirio kaj suda Anatolio, post kio li atakas Palestino.
- Magas devas ĉesigi sian antaŭeniĝon kontraŭ Ptolemeo la 2-a pro interna ribelo de nomadoj de Libio, kiuj latine nomiĝas Marmaridae (do, en Esperanto estus marmaredoj).
-
Magas