Acsa
| Acsa | |||
|---|---|---|---|
|
Kastelo de Prónay en Acsa
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 2683 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 291 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 48 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 48′ N, 19° 23′ O (mapo)47.79706944444419.381538888889Koordinatoj: 47° 48′ N, 19° 23′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 26,94 km² (2 694 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Acsa [aĉa] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Vác.
Bazaj informoj
- Areo: 27 km²
- Loĝantaro: 1570
- Poŝtkodo: 2683
- Telefonprefikso: 27
Situo
Acsa situas en montaro Cserhát [ĉerhAt], laŭ trairaj flankovojoj, laŭ fervojo Aszód-Balassagyarmat. Aszód troviĝas 23, Vác 25, Balassagyarmat 36, Budapeŝto 59 km.
Historio
Pli frue avaroj loĝis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1341 laŭ tiama hungara ortografio "Acha". Dum la mezepoko la regiono apartenis al familio Achay [aĉai]. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste slovakoj refondis ĝin. En 1910 loĝis en Acsa 1168 homoj, el tio 929 hungaroj, 239 slovakoj.
Vidindaĵoj
- baroka Kastelo de Acsa aŭ Kastelo de Prónay (prOnai) en 1775
- Kastelo de Acsaújlak en rando de Acsa, nuntempa hotelo
- romkatolika baroka Preĝejo Ĉieliro de Maria (Acsa) kun restintaj partoj el la mezepoko
Famuloj
- En Acsa naskiĝis politikisto Sándor Prónay.
- En Acsa mortis Dezső Prónay, politikisto.



