Albac - jen rumane, prononco [albak], hungare Fehérvölgy [fhervØldj], germane Allenbach [ALnbaĥ] - estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Abrud. En 1910 ĝi havis 6 519 loĝantojn (rumanoj), en 1992 2 403, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 846 loĝantoj sur areo de 53,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km². Ĝia unua mencio estas en 1733. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye).