Arecibo

| Arecibo | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Porto-Riko | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 00612 • 00613 • 00614 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 87 754 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 888 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 18° 28′ N, 66° 43′ U (mapo)18.470555555556-66.720833333333Koordinatoj: 18° 28′ N, 66° 43′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 7 m [+] | ||
| Areo | 46,490472 km² ( 464 9.0 472 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Arecibo [aresIbo] estas municipo en Porto-Riko, situanta ĉe la norda marbordo de la insulo. Fine de 2020 en la komunumo vivis 87 754 loĝantoj sur areo de 46,49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 888 loĝantoj/km². Kvankam rekte ĉe la maro, la bordo kompreneble situas je la marnivelo, tamen mezume la tuta municipa teritorio situas 7 metrojn super la marnivelo. Borde de rivero, kiun la indianoj nomis Abakoa, situis indiĝena vilaĝo regata de kaciko (estro) nomata Arasibo aŭ Aresibo, de kiu deriviĝas la nuna nomo; iuj negas lian ekziston, sed certeco ne estas.

Bazaj informoj
- Latitudo: 18º 28' 27" N
- Longitudo: 66º 42' 57" U
Proksime de Arecibo troviĝis radioteleskopo, observejo por esplorado de la jonosfero kaj radia/radara observejo de NAIC (Nacia Astronomia kaj Jonosfera Centro). Ĝi esploras la kosmon per analizo de ricevataj radio-signalo, sed ankaŭ aktive radias al proksimaj planedoj (radara tekniko). En 1974 ĝi elsendis la Arecibo-mesaĝon.



