Breisgau
| Breisgau | ||
|---|---|---|
| regiono [+] | ||
| Lando | Germanio | |
| - koordinatoj | 47° 56′ 0″ N, 7° 49′ 0″ O (mapo)47.933333337.81666667Koordinatoj: 47° 56′ 0″ N, 7° 49′ 0″ O (mapo) | |
| Breisgau | ||
Breisgau (esperante ankaŭ Brisgovio) estas sud-okcident-germana regiono inter Rejno en okcidento, Nigra Arbaro en oriento, Markgräflerland en sudo kaj la regiono Ortenau en nordo. Ĉefurbo de Brisgovio estas Freiburg im Breisgau.
Breisgau estas unu el la plej varmaj kaj sunaj regionoj de Germanio. La averaĝa jara temperaturo estas 11 °C, la averaĝa jara precipitaĵo ĉ. 900 mm.
Historio


La graflando (poste landgraflando) Breisgau estis en la 10-a jarcento en la posedaĵo de la grafoj de Zähringen [Ceringen]. En la 11-a jarcento ĝi falis al ties grafa linio Baden, kiu forluis ĝin en 1318 al la grafoj de Freiburg kaj perdis ĝin en 1368 al la grafoj de Habsburg. Ekde tiam ĝi estis parto de Antaŭa Aŭstrio. En 1805 Breisgau fariĝis parto de Badeno.
Urboj en Brisgovio
- Bad Krozingen
- Breisach
- Denzlingen
- Ebringen
- Elzach
- Emmendingen
- Endingen
- Freiburg im Breisgau
- Glottertal
- Gottenheim
- Gundelfingen (Breisgau)
- Herbolzheim
- Kenzingen
- Malterdingen
- Schallstadt
- Staufen
- Umkirch
- Waldkirch
Riveroj en Brisgovio
- Bleiche
- Brettenbach
- Dreisam
- Elz
- Glotter
- Möhlin
- Neumagen
- Rejno (germane Rhein)
- Wilde Gutach
Montaroj en Brisgovio
- Nigra arbaro (germane Schwarzwald)
- Tuniberg
- Kaiserstuhl
Montoj en Brisgovio
- Schauinsland
- Kandel
- Schönberg
Eksteraj ligiloj
- de - retejo de la distrikto Breisgau-Hochschwarzwald
- de - retejo de la distrikto Emmendingen
- de - Kasteloj kaj burgoj en Breisgau
- de - Ekologio en la regiono
- de - Informoj kaj bildoj pri Breisgau Arkivigite je 2005-12-19 per la retarkivo Wayback Machine
- de - Aerfotoj pri Breisgau kaj Kaiserstuhl Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Wayback Machine




