Călan
| Călan | ||
|---|---|---|
|
| ||
| Urbo | ||
| urbeto en Rumanio | ||
| Lando | ||
| Distrikto | ||
| Alinome | Pusztakalán (hungare), Klandorf (germane) | |
| Iama hungara departemento | Hunyad | |
| Situo | 45° 44′ N, 23° 1′ O (mapo)45.73972222222223.011111111111Koordinatoj: 45° 44′ N, 23° 1′ O (mapo) | |
|
| ||
| Alto super maro | 230 m | |
| Poŝtkodo | 335300 | |
| Loĝantaro | 11 279 (en 2011; 13 030 en 2002) | |
| Kodo laŭ SIRUTA | 87424 | |
Călan [kəlan] (hungare Pusztakalán [pustakalan], germane Klandorf, sed ankaŭ Kalan, Deutsch-Kalan, Krischen kaj Oed-Klandorf[1]) estas urbo en Rumanio oriente de Hunedoara (urbo), ĉe rivero Strei. Ĝi estas grava industria urbo. Administre apartenas al ĝi Batiz, Călanu Mic, Grid, Nădăștia de Jos, Nădăștia de Sus, Ohaba Streiului, Sâncrai, Sântămăria de Piatră, Strei, Strei-Săcel, Streisângeorgiu, Valea Sângeorgiului.
En la romia epoko la loko estis nomata Aquae (akvoj) pro siaj termaj fontoj.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 024 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 10 849 (rumanoj, 7 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas el 1387. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Hunyad vármegye. Ĝia industria evoluo komenciĝis post la Dua mondmilito.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
Renomaj personoj
- Antal Orbán (Pusztakalán, 24-a de aprilo 1887 – Budapeŝto, 2-a de novembro 1940): skulptisto, profesoro en la Industriarta Altlernejo en Budapeŝto.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono
| ||||||||||


