La distrikto Gdansko - polepowiat gdański - estas distrikto en la administra provinco (historie vojevodio) Pomerio de Pollando, fondita komence de 1999. Ĉefurbo estas la urbo Pruszcz Gdański (jen pole, germanePraust, kaŝubePruszcz, Pruszcz Gduńsczi, kiu situas iom sude de la tiel nomata Triurbo el Gdansko, Sopot kaj Gdynia. La urbo Gdansko mem, kiu donis la nomon al la distrikto, ne apartenas al la distrikta areo, sed najbaras norde. Fine de 2019 en la distrikto vivis 118 489 loĝantoj.