Dreux situas en natura pelvo, je la kunfluo de la riveroj Eure, Blaise kaj Avre. Lokita inter Normandio, Francilio kaj la natura regiono Beauce, Dreux ĉiam restis grava komerca vockruciĝo en nordokcidenta Francio. La urbo troviĝas ĉe la akso Parizo-Alençon, sed ankaŭ ĉe la akso Rueno-Chartres-Orleano.