Dub estas kampurbo situanta en distrikto Prachatice de Ĉeĥio. La kampurbon oni nomas ankaŭ Dub u Prachatic. Vivas ĉi tie 436 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hájek, Bohunice, Lipovice, Budkov, Tvrzice, Strunkovice nad Blanicí, Krajníčko, Čepřovice kaj Bavorov.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1274. La 29-an de oktobro 1869 ĝi estis fare de imperiestro Francisko Josefo la 1-a avancita al kampurbo. Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
Ĉirkaŭ la jaro 1618 ĉi tie estiĝis ankaŭ juda komunumo, konstruita estis eĉ malgranda sinagogo. La municipo malgrandiĝis dekomence de la 20-a jarcento, antaŭ la jaro 1920 estis eĉ vendita kaj en loĝdomon ŝanĝigita la sinagogo. La juda komunumo definitive pereis pro holokaŭsto.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 1869 | 1 191 |
|---|
| 1880 | 1 100 |
|---|
| 1890 | 1 053 |
|---|
| 1900 | 1 035 |
|---|
| 1910 | 1 035 |
|---|
| 1921 | 1 039 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 1930 | 866 |
|---|
| 1950 | 563 |
|---|
| 1961 | 522 |
|---|
| 1970 | 454 |
|---|
| 1980 | 435 |
|---|
| 1991 | 382 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 2001 | 398 |
|---|
| 2014 | 390 |
|---|
| 2016 | 380 |
|---|
| 2017 | 380 |
|---|
| 2018 | 395 |
|---|
| 2019 | 393 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 2020 | 397 |
|---|
| 2021 | 376 |
|---|
| 2022 | 385 |
|---|
| 2023 | 407 |
|---|
| 2024 | 436 |
|---|
Ĉirkaŭaĵo
En la ĉirkaŭaĵo de la kampurbo oni povas viziti burgoruinon de burgo Helfenburk.
| Partoj de kampurbo Dub (5) |
|---|
|
|