Grace Hopper
| Grace Hopper | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Grace Brewster Murray |
| Naskiĝo | 9-an de decembro 1906 en Nov-Jorko |
| Morto | 1-an de januaro 1992 (85-jaraĝa) en kantono Arlington |
| Tombo | Arlingtona nacia tombejo, Section 59, grave 973 38° 52′ 39″ Nordo 77° 03′ 56″ Okcidento / 38.87752 °N, 77.065522 °U (mapo) |
| Lingvoj | angla |
| Loĝloko | Nov-Jorko |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato Yale - magistro (1928–1930) Vassar College (en) Wardlaw-Hartridge School (en) Universitato Yale - matematiko (–1934) |
| Familio | |
| Patro | Walter Fletcher Murray (mul) |
| Patrino | Mary Campbell van Horne (en) |
| Edz(in)o | Vincent Foster Hopper (en) |
| Okupo | |
| Okupo | matematikisto universitata instruisto programisto komputosciencisto mararmea oficiro fizikisto |
| Verkoj | FLOW-MATIC |
Grace Brewster Murray HOPPER (naskita Grace Brewster Murray; 9a de decembro, 1906 - 1a de januaro, 1992) estis usona komputikisto, matematikisto, kaj mararmea subadmiralo. Ŝi estis pioniro de komputila programado. Hopper kreis teorion de maŝin-sendependaj programlingvoj, kaj la FLOW-MATIC programlingvo. Ŝia teorio poste estis uzata por krei Kobolon, fruan altnivelan programlingvon kiu estas daŭre uzata hodiaŭ.

