Hasbani
| Hasbani | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 65 km |
| Fluo | |
| Geografio | |
| Landoj | Libano |
| Regionoj | Nabatieh Governorate |
Hasbani (aliaj nomformoj estas Hazbani, Ĥacbani, arabe الحاصباني, hebree שניר) estas - krom la riveroj Dan kaj Banias - fonta rivero de Jordano. Ĝi fontas en la Hermonmontaro en suda Libano. De tie ĝi fluas suden kaj unuiĝas en norda Israelo en la norda Hule-ebenaĵo kun Banias kaj Dan al Jordano.
Hasbani liveras jare ĉ. 150 milionojn da m³ de akvo, tiel ĝi estas la dua plej granda fontorivero de la Jordano. La akvokolekta areo de Hasbani estas 600 km², cetere ĉ. trioble granda kiel Banias kaj Dan kune.


