Hort
Hort estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Hatvan.

Katolika kirko en Hort
Bazaj informoj
- Areo: 43 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.6902/19.7885
- Loĝantaro: 3860
- Poŝtkodo: 3014
- Telefonprefikso: 37
Situo
Horto situas ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc, fervojo (la stacidomo estas 3 km-ojn) kaj aŭtoŝoseo en la sama direkto preteriras. Hatvan troviĝas 12, Gyöngyös 18 km-ojn for.
Historio
La unua mencio devenis el 1250 en formo Hurt. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1719 hungaroj kaj slovakoj alvenis. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj kamparanoj. En 1950 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, sportejo, klubo de gemaljunuloj, kuracejo, familihelpa servo, policano.
Vidindaĵoj
- novromanika katolika Preĝejo Alveno de Sankta Spirito (Hort) (1949)
- muzeeto
- statuoj de Johano Nepomuka kaj Petőfi
Famuloj
- Tibor Mihálka, agronomo naskiĝis en Hort.
Famaj nomportantoj
- Ida Hort
- Miklós Horthy, krome en telefonlibro de Budapeŝto listiĝas pri Hort 23 da nomoj
- Béla Horthy
- Pál Horti