Huddinge - svedeHuddinge kommun - estas komunumo de Svedio, kiu konsidereblas antaŭurbo de Stokholmo: ĝi situas tuj sude de la svedia ĉefurbo kaj estas parto de la provinco Stokholmo. Fine de 2024 en la komunumo vivis 114 119 loĝantoj. Parto de la komunumo estas unu el du sidejoj de la Universitata hospitalo Karolinska.