Iwo

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: IWO
Iwo
loka registara areo en Niĝerio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 191 377  () [+]
Loĝdenso 894 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 38′ N, 4° 11′ O (mapo)7.63333333333334.1833333333333Koordinatoj: 7° 38′ N, 4° 11′ O (mapo) [+]
Alto 226 m [+]
Areo 214 km² (21 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Iwo (Niĝerio)
Iwo (Niĝerio)
DEC
Situo de Iwo

vdr

Iwo estas metropolo kaj universitata urbo en Niĝerio.

Bazaj informoj

Geografio

Iwo situas en montetaro en la sudokcidenta sekcio de la lando. Ĝi kuŝas ĉe rando de savano kaj pluvoarbaro.

Historio

Iwo estis en la 16-a jarcento (aŭ iomete poste) ĉefurbo de joruba Reĝlando Iwo. En 1906 fervojo konstruiĝis apud la urbo, kiu portis prosperon. Ankaŭ nun precipe joruboj vivas en la urbo kaj ili sekvas la islaman religion.

Ekonomio

En ĉirkaŭaĵo de Iwo oni kultivas kakaojn, ignamojn, maizojn kaj maniokojn. Aliaj okupiĝas pri palmooleoj kaj teksaĵoj.

Trafiko

El Iwo kuras ĉefvojoj al Ibadano kaj Osogbo. La stacidomo situas 10 km norde de Iwo, kie trajnoj trafikas inter Lagoso-Kano (urbo).

Klimato

Iwo havas tropikan klimaton, havanta sekan kaj pluvan sezonojn. Jare pluvas ĉ. 1000 mm. La temperaturo varias inter 10-40 °C.

Vidindaĵoj

Fontoj