Izuka
| Izuka | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de Japanio urbego | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 126 136 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 590 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 33° 39′ N, 130° 41′ O (mapo)33.646555555556130.69111111111Koordinatoj: 33° 39′ N, 130° 41′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 213,96 km² (21 396 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+09:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Izuka, (japane 飯塚市) estas urbego en Gubernio Fukuoka, en la insulo, samtempe regiono Kiuŝuo en Japanio.

Demografio
En 2024 Izuka havis populacion de 124 757.
Geografio
Izuka situas en interno de la insulo en baseno ĉirkaŭita de montoj laŭ rivero. Gubernia sidejo Fukuoka troviĝas 26, Kitakjuŝu 30, Kurume 39, Saga (urbo) 55, Kumamoto (urbo) 92, ĉefurbo Tokio 860 kilometrojn aere [1].
Historio
Izuka aperis en historiaj fontoj kiel produktejo de rizoj. Dum la Edo-epoko ĝi estis grava poŝta stacio apartenanta administre al Fukuoka. Izuka mem estis establita kun kreado de la moderna municipsistemo la 1-an de aprilo 1889 kaj estis levita al urbostatuso la 20-an de januaro 1932. En 2006 Izuka aneksis la najbarajn urbojn kaj vilaĝojn.
Ekonomio
Izuka transformiĝis el agrikultura urbeto al minurbo pro la ĉirkaŭaj karbonminejoj. Post la 2-a mondmilito karbominejoj fermiĝis, tial la loĝantaro malpliiĝis. La restinta loĝantaro navedis al Fukuoka kaj Kitakjuŝu. Iom poste aperis la malpeza industrio, eĉ la edukado.
Eduko
En Izuka ekzistas sola kampuso de altlernejo.
Klimato
Izuka situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj aŭ humidaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C kaj ĝi varias inter 11-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1814 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas.

Trafiko
Al Izuka kuras 6 fervojaj linioj kaj prosimume tiom ĉefvojoj.
Vidindaĵoj
Famuloj
- Aso Taro, la 59-a ĉefministro
Ĝemelurboj
Fontoj
- WikiTrans













