Mamudzo
Mamudzo, origine en la franca skribata Mamoudzou [mamudzu], estas komunumo , ĉefurbo kaj haveno en la transmara departemento kaj regiono Majoto , en la Hinda oceano . Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 71 437 loĝantoj sur areo de 42,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 689 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Dembeni , Koungou , Ouangani , Tsingoni , Dzaoudzi kaj Pamandzi . Ĉiuj tiuj komunumoj kaj ankaŭ Mamudzo situas sur la insulo Maore , la pli granda el la du loĝataj insuloj de Majoto . Kiel la tuta departemento , la komunumo ekde la komenco de 2014 apartenas al la Eŭropa Unio , sed ne al la tielnomata ŝengena zono .
Bazaro de Mamudzo
Historio
La komunumo estis evoluigita en la 1860-aj jaroj por helpi la administradon de la tiama "ĉefurbo" Dzaoudzi . Pli frue estis tie vilaĝoj jam el la 14-a jarcento . Dum la franca regado oni apude kultivis sukerkanon . Mamudzo prenis statuson de fakta ĉefurbo en 1977 de Dzaoudzi.
The article is a derivative under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License .
A link to the original article can be found here and attribution parties here
By using this site, you agree to the Terms of Use . Gpedia ® is a registered trademark of the Cyberajah Pty Ltd