Matty
| Matty | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 7854 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 314 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 45° 48′ N, 18° 16′ O (mapo)45.79858055555618.2666Koordinatoj: 45° 48′ N, 18° 16′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 16,9 km² (1 690 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Matty [matj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós.
Bazaj informoj
- Areo: 17 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.7962/18.2673
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 7854
- Telefonprefikso: 72
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Dravo preterfluas 4 km-ojn, kiu estas ankaŭ la kroata landlimo. Siklós kaj Harkány troviĝas po 8, Beremend 17, Villány 21 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1221 laŭ tiama ortografio "Moch". Post la mezepoko la loĝantaro rifuĝis pro la turkoj al la proksima insulo. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, migra poŝto, gastejo.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo de 1784
- apudaĵo, apartenanta al Nacia parko Danubo-Dravo
- fiŝkaptista lago [1]
- monumento pri falintoj dum la 2-a mondmilito de 1996
Fontoj
- [2]
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.vendegvaro.hu



