Nittedal estas komunumo de Norvegio. Ĝi apartenas al la provinco Akershus. Inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Viken, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 25 440 loĝantoj sur areo de 186,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 137 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Lunner, Nannestad, Gjerdrum, Skedsmo, Komunumo Oslo kaj Lillestrøm.