Patca

Patca estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár.

Bazaj informoj

Situo

Patca situas sur tre mildaj deklivoj, fine de mallonga sakovojo. Kadarkút troviĝas 12, Kaposvár 13 km-ojn. Tiu vilaĝo havanta nur unusolan straton estas la plej malgranda komunumo de la departemento.

Historio

La unua mencio okazis en 1252 en formo Poczyta. La sekvaj loknomaj aperoj estis en 1374 Pochcha, en 1394 Pachya.

Vilaĝservoj estas municipa administracio kaj migra poŝto.

Vidindaĵoj

  • romkatolika preĝejo en la vilaĝdomo
  • kalvinana preĝejo de 1865

Fontoj