Schwangau [ŝva:ngaŭ] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostallgäu (Orienta Algovio) kaj en la distriktaroŜvabio de la federacia landoBavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3 481 loĝantojn sur areo de 76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 45 loĝantoj/km². La alteco super la marnivelo estas inter 796 kaj 2082 metroj - tiu vasta amplitudo montras ke la regiono Algovio jam konsideriĝas parto de la montaroAlpoj.