urbo • rezidejo • ĉefregioncentro • urbego • urba komunumo de Germanio • urban district of Mecklenburg-Vorpommern • ĉefurbo de germania federacia lando
Schwerin [ŝverIN] (esperante Ŝverino) estas la ĉefurbo de la germanafederacia landoMeklenburgo-Antaŭpomerio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 209 061 loĝantojn. Ĝi situas en pitoreska lago-riĉa regiono. La komunumo Schwerin konsistas ankaŭ el la iamaj vilaĝoj Lankow, Neumühle, Görries, Krebsförden, Mueß, Zippendorf, Medewege kaj Wickendorf.
Impona trajto de la urbo estas ĝia situo meze de lagoj. Sed pleje ravas, ke en la centro de Schwerin antaŭ noblaj novklasikaj konstruaĵoj (muzeo, teatro) staras meze de lago, kvazaŭ bildo el fe-rakonto, la kastelo de la dukoj.
Historio
En 2009 okazis la Federacia Hortikultura Ekspozicio (BUGA). En 2019 okazis subĉiela muzika prezentado ANATEFKA aŭ “La violonisto sur la tegmento”.
La unua esperantisto en Ŝverino estis Marie Hankel. En la urbo ekzistas Esperanto-societo, kiu interalie en 1992 respondecis pri organiziĝo de la Germana Esperanto-Kongreso en Schwerin. Estas Esperanto-klubo en Schwerin, vidu retejojn sube.