En anatomio, serozo estas membrano, konsistanta el du lamenoj (parieta kaj viscera), entenanta kavaĵon, kiu ne komunikiĝas kun la ekstero. En la kavaĵo estas speciala likvaĵo. La peritoneo kaj la Pleŭroj estas serozoj. Destino de serozo estas malpligrandigi frotan reziston, kiu aperas pro moviĝoj de la disdividitaj partoj.
Vaginalo estas ingoforma serozo, sed ankaŭ estas uzata pri fibra kuniga histo.[1]
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.