Sokolovce, hungare Vágszakaly [vAgsakaj] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Piešťany.
Sokolovce situas en la plej griza parto
Situo
Sokolovce situas laŭ maldekstra bordo de Váh, laŭ traira flankovojo. Piešťany troviĝas je 6 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1293 en slava formo "Zokol". Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Szokolócz. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vágszakaly 474 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto Piešťany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Sokolovce 1117 homoj, (1094 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj