Soricomorpha

Soricomorpha (el greka "sorik-forma") estas iam uzata taksono ene de la klaso de mamuloj. En la pasinto ĝi formis gravan grupon ene de iama ordo de Insectivora. Tamen, Insectivora estis polifiletika kaj variaj novaj ordoj estis disigitaj el tiu, kiel Afrosoricida (Tenrecedoj, Ĥrisoĥloredoj, Potamogaledoj), Makrosceliduloj (elefantaj sorikoj), kaj Erinacedoj (erinacoj kaj galericenoj), kaj la kvar restantaj familioj de Soricomorpha estis traktataj kiel aparta ordo. Insectivora estis malplenigita kaj distribuita.[1]

Vivantaj membroj de grupo gamas laŭ grando el la Etruska soriko, de ĉirkaŭ 3.5 cm kaj 2 gramoj, ĝis Kuba solenodono, de ĉirkaŭ 32 cm kaj 1 kg.

  • Soricomorpha
    • Familio Soricidae (sorikoj)
      • Subfamilio Crocidurinae: (blankdentaj sorikoj)
      • Subfamilio Soricinae: (ruĝdentaj sorikoj)
      • Subfamilio Myosoricinae: (afrikaj blankdentaj sorikoj)
    • Familio Talpidae: (talpoj kaj proksimaj parencoj)
      • Subfamilio Scalopinae (amerikaj talpoj kaj proksimaj parencoj)
      • Subfamilio Talpinae (malnovmondaj talpoj kaj proksimaj parencoj)
      • Subfamilio Uropsilinae (ĉinaj sorikecaj talpoj)
    • Familio Solenodontidae: solenodonoj; du nuntempaj specioj)

Notoj