Triftongo
Triftongo estas kunmeto de duonvokalo + vokalo + duonvokalo, aŭ de vokalo + duonvokalo + duonvokalo, formanta la vokalan kernon de unu silabo.
En diversaj lingvoj
En la angla
Triftongoj oftas en la norma Anglia akĉento de la angla lingvo:
| triftongo | ekzemplo | dusilaba neekzemplo |
|---|---|---|
| [aʊ̯ə̯] | hour (horo) | shower [aʊ̯.ə] (duŝo) |
| [aɪ̯ə̯] | fire (fajro) | higher [aɪ̯.ə] (pli alta) |
| [ɔɪ̯ə̯] | loir (gliro) | employer [ɔɪ̯.ə] (dunginto) |
En la dana
Triftongoj estas ofte troveblaj en la dana lingvo; ekz. arv [aoŭ] "heredo".
En Esperanto
En Esperanto ne troviĝas triftongo kies kerno estas la unua segmento (ekz. *aŭj).
Se oni kiel klarajn duonvokalojn prononcas silabkomencajn j, eblas trovi triftongojn Esperante, kies kerno estas la dua segmento:
| triftongo | ekzemplo |
|---|---|
| jaj | kampanjaj, Kenjaj |
| joj | kampanjoj, paĉjoj |
| jaŭ | Ljaŭningo |
Se oni rigardus la finaĵon -o de liternomoj kiel substantiva finaĵo, do eblus la triftongo ŭoj en la liternomo ŭoj (pluralo de la nomo ŭo de la litero Ŭ); tamen, Bertilo Wennergren argumentas kontraŭe.[1]
Referencoj
- ↑ Wennergren, Bertilo. §15.6. Liternomoj (esperante). Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.