Uzdin



Uzdin, serbe Уздин, hungare Újozora estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Kovaĉica.
Bazaj informoj
- Areo: 85 km²
- Koordinatoj: 45°12′10″N 20°37'07″E
- Alto super marnivelo: 70 m
- Loĝantaro: 2490
- Poŝtkodo: 26216
- Telefonprefikso: 013
- Aŭtokodo: PA
Situo
Uzdin situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra bordo de Timiş.
Historio
La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Antalfalva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Uzdin 2498 homoj, (1909 rumanoj (76 %), 349 serboj, 76 ciganoj, 30 slovakoj, 22 jugoslavianoj, 17 hungaroj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
- ortodoksa rumana preĝejo
Famuloj
En la iama Újozora naskiĝis hungara baletisto Aurél Milloss.