Warri

Warri
urbo
havenurbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 5° 31′ N, 5° 45′ O (mapo)5.51666666666675.75Koordinatoj: 5° 31′ N, 5° 45′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Warri (Niĝerio)
Warri (Niĝerio)
DEC
Situo de Warri

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Warri [+]
vdr

Warri estas milionurbo en Niĝerio pli precize en ties Delta Ŝtato.

Bazaj informoj

Warri situas en suda parto de Niĝerio laŭ navigebla rivero same tiel nomata Warri. La maro estas ne tro for.

En Warri portugalaj misiistoj alvenis en la 15-a jarcento. Poste ĝi funkciis kiel la bazo por portugalaj kaj nederlandaj sklavistoj. Poste la urbo estis grava enlanda haveno de komercado pri palmooleo kaj aliaj varoj. Komence de la 20-a jarcento la britoj nomumis la urbon provinca ĉefsidejo. Ekde la 1960-aj jaroj pro la nafto Warri ekprosperis. La unusola universitato okupiĝas pri nafto.

Trafiko

En Warri flughaveno kaj stacidomo funkcias. Por aŭtoj la kontakto estas bona.

En Warri rafinejo funkcias, sed estas ankaŭ prilaborado de ŝtalo, vitro, ceramikaĵoj kaj cemento. En la urbo estas bazo de Mararmeo.

Klimato

Warri troviĝas inter tropika pluvarbaro kaj marĉo, kie la klimato estas ekvatora. Estas nur 2 sezonoj: pluvsezono kaj seka sezono. La seka sezono daŭras de novembro ĝis aprilo. Jare pluvas ĉ. 2500 mm.

Vidindaĵoj

Esperanto

En la urbo la 23-an de aprilo 1906 naskiĝis inĝ. Kola Ajayi, esperantisto kaj aktoro el Niĝerio kiu esperantiĝis en la jaro 1931, do 25-jara, danke al la germandevenaj fratoj Fethke en Bydgoszcz / Pollando kaj depost 1932 prelegis en Esperanto pri Afriko, ĉefe pri kulturo, religio, moroj kaj kutimoj de siaj samlandanoj en i.a. en Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio.

Fontoj