Wijnegem (nederlande [WEJN'ĥem]) estas municipo en Belgio. Ĝi estas precipe konata kaj multe vizitata pro la komerca centro Wijnegem Shoppingcenter. Komence de januaro 2016 ĝi havis 9365 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Antverpeno.