XChat
| XChat | |
|---|---|
| Ekrankopio de XChat 2.8.0 | |
| Aŭtoro | Peter Železný |
| Lasta stabila versio | 2.8.6 (fonto), 2.8.7f (Vindozo) (12-a de junio 2008; 18-a de aŭgusto 2009) |
| Operaciumo | Linukso, Vindozo, Mac OS X |
| Programlingvo | C |
| Lingvo(j) | Plurlingva |
| Programtipo | IRC-kliento |
| Permesilo | Komerca programaro por Vindozo, GPL (libera programaro) por aliaj |
| Retejo | xchat.org |
XChat estas libera IRC-kliento uzanta GTK+. Ĝi estas disponebla por uniksaj sistemoj, Vindozo kaj Mac OS X (XChat Aqua). La vindoza versio estas fermita, sed ekzistas senpagaj neoficialaj versioj.

