Pir (hungare: Szilágypér) estas komunumo en Rumanio norde de Marghita. Ĝi situas rande de distrikto Satu Mare. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Pir Nou kaj Sărvăzel.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 2194 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 1721 (rumanoj, 62 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio skriba estas en 1387. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Közép-Szolnok, poste Szilágy).